
Post iom da umado kaj kelkaj konsiloj, kiujn mi obstine ignoris
ĝis la lasta minuto, tamen eblis tute laŭkonsile starigi novan
stokejon kaj laborplatformon por la redaktistaro de tiama
Pola Radio.
Ĝi nun nomiĝas "Pola Retradio en Esperanto" kaj troviĝas ĉe
Posteruso.
Jen la urlo: http://www.retradio.posterous.com .
La ĝisnuna amikaro ĉe Fejsbuko renomiĝis laŭe: "Amikaro de
Pola Retradio en Esperanto".
Oni povas rekte aŭskulti, rekte po-dosiere elŝuti, aboni laŭ
la podkasta metodo. Memkompreneble vi povas ankaŭ simple viziti
nian Fejsbukejon por atingi la retradion.

Yimber Gaviria, Colombia

0 comentarios:
Publicar un comentario